ÿþ

ÿþ

. .

.     .

per i non esperantisti suggeriamo un contatto con l'ESPERANTO,  un "mondo" sorprendente che dispone di numerosi siti web, pagine che vi suggeriamo di andare a consultare. Tanto per cominciare potete andare a vedere il sito:  www.esperanto.it

al la esperantistoj:  PROPONON VI TROVOS SUBE, CXE LA FINO DE TIU CXI PAGXO, TAKSU GXIN

kiel la plej parto de la geesperantistoj ni (bienuloj kiel Tibor Sekelj) tre sxatas vojagxi...

pro tio ni ofte vojagxis "karavane" tra tuta EUXropo (orienta - antaux kaj post la falo de la "muro" - kaj okcidenta, norda kaj suda, en pluraj regionoj de Portugalio kaj Hispanio, de Grekio, de Francio kaj Germanio, de Britio kaj Irlando, de Belgio kaj Nederlando, de Danio kaj Svedio, de Norvegio kaj Finlando, de Hungario, de Cxehxio kaj Slovakio, de Pollando, de Romanio, de Jugoslavio -nun Kroatio, Bosnio, Serbio, Makedonio, Montenegro, ktp.-, ni estis ankaux en Islando, Bulgario, Latvio, Estonio kaj Litovio, kaj en Malto) gxis la Norda Kapo, kaj en Rusio gxis Kazano.

En la Amerikoj ni vojagxis "karavane" plufoje en Usono, en Kubo, en Sankto Domingo, en Meksiko, en Brazilo, en Peruo (kun Amazonio) kaj en Argentino (kun Patagonio kaj akvofalo Iguxacuo).

Birmania: pagode sul lago En Azio ni vojagxis "karavane" en Afganio (antaux la militoj), plufoje en Uzbekio (ekde kiam estis ankoraux parto de Soveta Unio), en Nepalo, en Hindio, en Pakistano, en  Cxinio (jam dum la okdekaj jaroj de la pasinta jarmilo), en Birmo, en Tajlando, en Vjetnamio, en Kambogxo, en Malajzio, en Indonezio kaj ankaux en Meza Oriento (Turkio, Jordanio, Sirio).

En Afriko per niaj karavanoj ni estis en norda Afriko (Egiptio, Tunizio, Maroko) gxis la dezerto de Saharo kaj en la subsaharia Afriko ni estis en Malio, en Kenjo, en Sudafriko, en Namibio, en Bocvano kun Zambio kaj Zimbabvo (gxis la Viktoria akvofalo),

en Oceanio en granda parto de Australio.

cxiuj cxi tiuj KARAVANAJ AVENTUROJ estis kaj estas arangxitaj de ni (partoprenis kaj partoprenas, precipe, italoj; se vi komprenas la italan lingvon vi povas rigardi multajn pasintajn detalajn programojn en la itallingvaj pagxoj: kliku sur "le nostre mete").

Plue, ekde 1977 ni arangxis 18 italajn karavanojn al la Universalaj Kongresoj de Esperanto, cxiuj kun turisman postkongreson.

PROPONO (PROJEKTO) "HH" (Homoj kun Homoj):
akompani vin tra la mondo,  per tiuj aventuraj karavanaj vojagxoj, arangxitaj
- ne nur por esperantistoj
- ne nur por samlandanoj ne esperantistoj
sed por geesperantistoj el du-tri landoj, kunvojagxantoj kun iliaj ne esperantistaj geamikoj: homoj kun homoj, la unuaj interkomprenigxos pere de Esperanto, la duaj surprizitaj konstatos tion.

Depende de viaj reagoj ni arangxos programojn tauxgajn por realigi tion.
. .

.  .

Kontaktoj:    info@karavane.net
.     .
revenu al la hejma pagxo =ritorno alla pagina iniziale
.   .